Prologo de Antoni Rovira i Virgili al la libro «Katalunio kaj la futura Eŭropo»

Prologo de Antoni Rovira i Virgili al la libro «Katalunio kaj la futura Eŭropo». Paĝoj 3 ĝis 6.

Ĉiufoje kiam mi vizitis Figueres, alta urbo de la alta Empordà, ĉu kiel preleganto ĉu en politika misio mi devis mallongigi mian restadon al nur kelkaj horoj. Malgraŭ la vojaĝa hasto, mi povis saluti malnovajn geamikojn kaj koni novajn junajn geamikojn. En la jaro 1930 okaze de politika prelego, mi konis inter aliaj homoj de la loka, juna generacio, Alexandre Deulofeu, kiu en la starigita konversacio montriĝis unuaranga spirito, maltrankvila, pasia por la politikaj kaj sociaj studoj. Pasintjare post prelego mia kulturkaraktera, formiĝis babil-rondo, kaj la kara Puig i Pujades, ĉefo de la liberala kaj katalunista intelektismo de Figueres, informis min pri la verko rilate al la universala problemo de la nacioj, kiun Alexandre Deulofeu estis verkinta.Tio estis por mi tre agrabla surprizo.

La Figueres-loĝantoj plej karakterizaj reprezentantoj de l’Empordà, havas fortan inklinon al la diskuto kaj polemiko. Estas entuziastaj, parolemaj kaj batalemaj. La dialogo plaĉas al ili kaj la debatoj ilin altiras. Tiuj kiuj tro simpligas la difinon de la kataluna karaktero, prezentas niajn homojn kiel rezerviĝemajn kaj parolŝparajn. Tia difino lasus ekster la aŭtenta kataluneco la katalunecajn katalunojn de l’Empordà, de Tarragona kaj de aliaj regionetoj niaj…

Forta polemiko dek-kvinvoĉa dum tiu nokto! Alexandre Deulofeu kun la junula konvinko, prezentis la ĉefajn ideojn de sia libro. Kelkajn unuanime oni aprovis, la ceterajn oni ricevis kun miksaĵo de akceptoj kaj rifuzoj. Mi miris je la vido ke tiuj temoj de politika doktrino kaj de historia interpreto oni prezentis kaj debatis en tiu malgranda salono de politika kazino. Kaj ĉar mia koro pretis, mi partoprenis en tiu amika polemiko.

Mia plena simpatio iris al tiu amika rondo, pasiaj pro ideologiaj aferoj. Kaj mia tuta admiro estis por tiu junulo de Figueres kiu multe legis, medito-riĉa, studinte la naciecan problemon kun la nobla deziro trovi la ĝisostajn kaŭzojn kaj la fundamentajn leĝojn de la historia evoluo de la mondo.

Mia admiro por Alexandre Deulofeu ankoraŭ kreskis kiam mi konstatis ke li estis perfekta nacia kataluno kaj radikala maldekstrulo. Per siaj paroloj kaj ideoj montriĝis la tuto de la patruja konscienco kaj la granda kunligo de la nacieca konscienco kun la liberala kaj demokratia konscienco. Tiaj katalunoj estas pli malabundaj ol oni supozas.Eĉ multaj sindonemaj patriotoj kaj multaj literaturistaj kaj politikaj katalunistoj, montras la malĝojan signon, kiun lasis en ilia animo la influo de la deŝtatiga tempo. Mi ĝojis renkonti en tiu komarka urbo, spiriton tiel bone edukitan kiel tiun de Alexandre Deulofeu.

–Ĉu vi deziras ke mi sendu al vi la originalon de mia libro? Plaĉus al mi koni vian opinion– diris al mi la juna aŭtoro.

Mi akceptis la afablan proponon kaj post kelkaj semajnoj kuŝis sur mia labortablo la amason da folioj de la libro.

***

La esenca kataluneco de la aŭtoro jam aperas kun admirinda kuraĝo en la unuaj paĝoj de la verko. Lia studkampo estas vaste eŭropa, sed lia spirita centro estas Katalunio. Sinteno de nacia kaj liberala kataluno, kvazaŭ diri eŭropa kaj universalisma kataluno. La aŭtoro havas plenan konsciencon de sia sinteno kaj tial rimarkas la mankon, kiu en tiu aspekto ankoraŭ prezentas granda nombro da nunaj katalunoj, tra la tempo kaj la spaco, tra la historio kaj la geografio, kaj studanta la venontajn jarcentojn kaj la multoblajn popolojn, li pensas pri Katalunio, li restas ĉe sia nacieca vidpunkto. Li konscias ke oni devas liberigi Katalunion, ne nur de la ŝtata aŭ politika submetiĝo, ankaŭ de la morala submetiĝo, kiun oni inkludas en la malbela difekto de la parokisma konduto. Ĉiu civitano kiu ne estas nacia, estas provincana. Kiu ne estas propra mastro, estas servisto de alia.

Konscia kaj kuraĝa, Deulofeu asertas ke estas absolute necesa la laboro vekonta la nacian konsciencon katalunan. Kaj manifestas ke tiucele iras ĉefe la paĝoj de sia libro.

Mi ne devas fari en ĉi tiu prologo kritikon de la interesega verko de Deulofeu. En tio, laŭ mia opinio esenca, ĝi estas tre bone orientita. Kelkaj konkretaj detaloj kaj diversaj drastaj asertoj ŝajnas al mi diskuteblaj. Deulofeu kiu estas homo kun granda mensa honesteco, eble poste mem korektos parton de siaj aktualaj opinioj. En la analizo de la ideoj kaj en la leciono de la eventoj, li trovos kaŭzojn por denove repensi la plej malfacilajn problemojn kaj reĝustigi se necese, kelkajn tezojn, kiujn nun li defendas.

Trafe la aŭtoro situas la aferon de Katalunio sur eŭropa kaj monda nivelo. Per tio li pruvas la universalan karakteron de la nacio kaj la internacian valoron de la patriotaj aferoj. La spiritoj parokismaj kaj enfermitaj, malprogresemaj kaj izolitaj ne estas la naciaj katalunoj. Katalunio nacio estas unueca faktoro de la morala unueco de Eŭropo. Katalunio provinco (aŭ Katalunio regiono, finfine la sama afero) estas dom-servisto de nacio teritorie pli granda, kaj havas nek intervenon nek personecon en la universala ensemblo de kulturoj.

Jam de la unua ĉapitro de la libro per mencio de Katalunio-nacio, Alexandre Deulofeu alvenas tute simple kiel per rekta vojo al la granda problemo de la universala Konfederacio. Estas la vojo logika kaj biologia. Altnivela trajektorio. Neniam atingos tian nivelon, nek en la kampo de la realo nek en tiu de la penso, tiuj kiuj ekas el la spirite malluma fieco de la parokismo aŭ regionismo. La nacia Katalunio, spirite sendependa, havas propran lokon en la vico de la liberaj popoloj, malgraŭ tio ne havante ĝin en la oficiala vico de la diplomatiaj oraj kazakoj. La vera universalismo ne estas tiu de la diplomatio, sed tiu de la kulturo kaj de la spirito

Antoni Rovira i Virgili.
Barcelono, marto 1934.