A sample text widget

Etiam pulvinar consectetur dolor sed malesuada. Ut convallis euismod dolor nec pretium. Nunc ut tristique massa.

Nam sodales mi vitae dolor ullamcorper et vulputate enim accumsan. Morbi orci magna, tincidunt vitae molestie nec, molestie at mi. Nulla nulla lorem, suscipit in posuere in, interdum non magna.

Alexandre Deulofeu, biografio

Alexandre Deulofeu

Biografio eltirita el esperantlingva Wikipedio.

Alexandre Deulofeu.Alexandre Deulofeu i Torres (L’Armentera, 20-a de septembro 1903 – Figueres, 27-a de decembro 1978) kataluna politikisto kaj filozofo pri la historio, verkis pri tio, kion li nomis «Matemàtica de la història» (Matematiko de la historio), cikla teorio pri la evoluo de la civilizacioj.

Alexandre Deulofeu naskiĝis en Armentera la 20-an de septembro 1903, kie lia patro laboris kiel apotekisto. Estante trijara li translokiĝis en la vilaĝon Sant Pere Pescador kaj post naŭ jaroj okazis nova translokiĝo en la urbon Figueres. Li studis mezlernejan gradon ĉe la Mezlernejo Ramon Muntaner de Figueres kaj poste en Barcelono kaj en Madrido li studis la universitatajn gradojn pri farmacio kaj kemiaj sciencoj, finante ĉi tiun lastan en Barcelono. Reveninte jam en Figueres li gajnis katedron per konkurso kaj laboris kiel instruisto en la mezlernejo de Figueres, komencante etapon de intensa politika agado, unue kiel gvidanto de la Respublikana Nacia Junularo de Empordà kaj poste kiel urba konsilisto de ERC (Esquerra Republicana de Catalunya = kataluna respublikana maldekstro). Provizora urbestro de Figueres dum la Hispana Civila Milito, kie li evitis alfrontiĝojn, prirabojn kaj persekutadojn. Li estis mobilizita kiel sanigisto en la milita fronto. Li ekziliĝis la 5-an de februaro 1939 kun la respublikana retreto en Francion.

En la ekzilo li praktikis kelkajn profesiojn: instruisto pri diversaj fakoj, violonisto kaj saksofonisto en diversaj amuzaj kaj klasikaj muzik-ensembloj, eksperimenta terlaboristo kreinto de plantejoj sen tero kun likvaj solvaĵoj mem inventitaj, laboristo de fabriko, masonisto, verkisto, poeto, ktp. Li starigis amikecon kun Francesc Pujols kaj Salvador Dalí. Li revenis de la ekzilo la 22-an de januaro 1947, kaj tiam li sin dediĉis al la apoteko, al daŭrigo de siaj esploroj kaj al verkado. Li mortis en Figueres la 27-an de decembro 1978, lasante nefinita la vastan version de sia granda laboro nomita «La matematiko de la historio».

Li asertis ke la civilizacioj kaj la imperioj trapasas ciklojn, kiuj valor-egalas al la naturaj cikloj de la vivantaj estaĵoj. Ĉiu civilizacio povas sukcese plenumi, almenaŭ, tri ciklojn po 1.700 jaroj ĉiu. Inkluzivitaj en la civilizacioj, la imperioj havas 550 jaran averaĝan tempodaŭron. Li asertis, ke per la kono de la naturo de la cikloj oni povas eviti la militojn, kiujn oni taksas nenecesaj, igante la procedojn pacaj anstataŭ perfortaj. Li ankaŭ asertis ke la homaro povos esti kapabla koni kaj ŝanĝi la ciklojn, kaj ke ĝi devas celi sin organizi laŭ la formo de Universala Konfederacio de liberaj popoloj.

La formulado de la matematika leĝo kiu, laŭ li, taksas la evoluon de la popoloj, resumiĝas en la sekvontaj punktoj (Ĉapitro 3a de La Matematiko de la Historio en la kataluna, eldono de 1967):

  1. Ĉiuj popoloj trapasas periodojn de granda demografia disrompo, alterne kun aliaj periodoj de granda unuiĝo aŭ imperiismaj periodoj.
  2. La periodoj de granda disrompo havas tempodaŭron de ses jarcentoj kaj duono. La periodoj de granda unuiĝo havas tempodaŭron de dek jarcentoj kaj duono. La evolua ciklo konsistas, tial, el dek sep jarcentoj.
  3. Dum ĉi tiu evolua procezo la popoloj trapasas fazojn perfekte difinitajn por alveni, fine de la ciklo, al okupo de la sama pozicio kiel ĉe ĝia komenco.
  4. La evolua ciklo enhavas ĉiujn aspektojn de la homa agado, tio estas, oni devas konsideri, krom politikan, la socian, artisman, filozofian, sciencan… ciklojn.
  5. Ĉiu popolo sekvas la saman evoluon, sed ĝi antaŭeniras aŭ retroiras laŭ la geografia pozicio de ĉiu lando.
  6. La kreiva forto ne estas la sama en ĉiuj popoloj. Por ĉiu ciklo estas zono de maksimuma kreiva intenseco, kaj ĉi tiu zono daŭre moviĝas de iu ciklo al la sekvonta laŭ la sama direkto de la ĝenerala procezo. Ĉi tiu antaŭeniras en Eŭropo, de Oriento en la mediteranean Okcidenton kaj de la Iberia Duoninsulo en Gallion, sekvas en la Britajn Insulojn, daŭrigas en la germanajn popolojn kaj alvenas fine en la nordajn kaj slavajn popolojn.
  7. La imperiismaj kernoj, kiuj kaŭzas la periodojn de granda politika unuiĝo, sekvas perfektajn, biologiajn procezojn, identaj inter ili kaj kun longa vivdaŭro inter kvin kaj ses jarcentoj.
  8. La transformo de la socipolitikaj reĝimoj ne okazas laŭ konstanta ascendanta aŭ descendanta linio, sed alternative per antaŭeniroj kaj retroiroj, iuj pli intensaj ol la aliaj, kio rezultigas zigzagan linion. La rezulto de ĉi tiu linio egalas al antaŭeniro laŭ difinita senco. Temas pri la tiel nomita «Leĝo de du paŝoj antaŭen kaj unu malantaŭen».

Lia penso interrilatas kun la ideoj de Oswald Spengler kaj de Arnold J. Toynbee, kiuj ankaŭ formulis teoriojn pri la cikla karaktero de la civilizacioj, sed sen alveni al la pli preciza matematika mezuro, kiun elmetas Deulofeu.

Dum sia ekzilo kaj ankaŭ poste, Deulofeu vizitis kelkajn muzeojn, templojn kaj monumentojn de diversaj landoj, kie, inter aliaj konkludoj, li deduktis esti trovinta la originon de la romanika arto dum la 9-a jarcento inter Empordà kaj Rosselló, kio estis la origino de tio, kion li nomas la dua ciklo de la okcidenta eŭropa civilizacio, post la unua ciklo.