La centjariĝo de la figueresa Alexandre Deulofeu permesas rekuperi de la forgeso ĉi tiun grandan historiiston.

El Punt, 22 de februaro de la 2003.

Aranĝoj: Centjariĝo de Alexandre Deulofeu.

La centjariĝo de la figueresa Alexandre Deulofeu permesas rekuperi de la forgeso ĉi tiun grandan historiiston.

La aktuala monda situacio atestas la teoriojn kiujn li jam defendis antaŭ kvardek jaroj.

Josep Puigbert. / Figueres.

Alia membro de la generacio de distingindaj figueresaj kiu naskiĝis je la komenco de la antaŭa jarcento, Alexandre Deulofeu, estis memorita ĵaŭde en Figueres (lia hejma urbo en institucia aranĝo okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo. Oni omaĝis la figuron de ĉi tiu granda persono –historiisto, farmaciisto kaj eksa urbestro– kiu apartenis al la homa hereda havaĵo de la regiono Empordà kvankam dum lia vivo kaj pretere de la regiono, same kiel ĝi okazis kun aliaj samtempuloj liaj, oni neis la rekonon al li.

La graveco de Alexandre Deulofeu kiel historiisto kaj homo fariĝis sufiĉe evidenta aŭskultante la partoprenantojn kiuj ĉeestis la aranĝon: Josep Maria Bernils –kronikisto de la urbo–, Enric Pujol –historiisto–, Eduard Puig Vayreda –prezidanto de Institut d’Estudis Empordanesos (Instituto de Studoj de regiono Empordà)– kaj Juli Gutièrrez –historiisto kaj nepo de la omaĝito–. Ĉiuj ili, krom la urbestro, Joan Armangué, kiu prezentis kaj fermis la omaĝon, profundiĝis en la plej konataj aspektoj de Deulofeu sed, precipe, lia graveco restis pruvita de la fakto ke la salono de sesioj de la Urbodomo plenigis de homoj kiuj lin estis konintaj. La eksterordinareco de la persono, tamen, faras peninde ke oni rekuperu lin por tiuj kiuj ne lin konis ĉar, kiel diris lian nepon, kiu estis unu el la ĉefaj studemaj de lia verko, «estas impona aktivo kiun Figueres kaj l’Empordà ne devus lasi perdi». Sed Deulofeu, kiel okazis kun aliaj distingindaj civitanoj de Figueres, estis forgesita de la intelektaj cirkloj de la lando. «En Barcelono oni neniam prenis en konsideron liajn teoriojn ĉar ĉiujn personojn de Empordà ili konsideris frnezetaj kaj tuŝitaj de la tramontano (norda vento). «La penso de Deulofeu rezultis malkomforta por la intelektularo», diris Puig Vayreda. La tempo, tamen, pravigis lin kaj plenumiĝis historiaj cirkonstancoj kiuj li antaŭvidis –la dismembriĝo de Sovetio aŭ la malvenko de Germanio en la Dua Mondmilito kaj ĝia reaperado ĝis esti ŝlosila peco de la aktuala Eŭropo– kaj kiel li klarigis en lia ĉefa verko: La matemàtica de la història (La matematiko de la historio). «La historio kapitulacis al Deulofeu, sed la lando lin tenas en la forgeso sen iu ajn kialo kiu ĝin pravigas», diris Gutiérrez. Antaŭe, Pujol ĝin lokis lin inter la plej elstaraj historiistoj de la 20a jarcento ĉar li estis unu el la malmultaj kiu kulturis la filozofion de la historio».

(Publikigita ĉe «El Punt» la tago 22 de februaro de la 2003). © Portal Gironí d’Història i Genealogia (Ĝirona portalo de Historio kaj Genealogio) (www.bohigas.com).