La tempo avalas la antaŭdirojn de La matematiko de la historio.

Avui. Ĵaŭdo 11 aŭgusto 2005. Kulturo. Paĝo 36.

Kvar aŭtoroj analizas la aŭgurojn de la monumenta eseo de la sciencisto Alexandre Deulofeu.

La tempo avalas la antaŭdirojn de «La matematiko de la historio».

Ignasi Aragay. Barcelona.

Alexandre Deulofeu, autor d'una teoria ciclica de la historia.
Alexandre Deulofeu, aŭtoro de cikla teorio de la historio.

La eksterordinara respublika intelektulo Alexandre Deulofeu (1903-1978) havis maloftajn politikajn intuiciojn, kiuj nuntempe plenumiĝas: la ĉinan progreson, la sovetian falon kaj la germanan unuiĝon.

Lia monumenta «La matematiko de la historio» verko de lia tuta vivo, kiu li prezentis per ok volumoj –la unua projekto antaŭvidis dudek du– nun estas kolektiva studo fare de la historiistoi Enric Pujol kaj Jordi Casassas de la ekonomisto Francesc Roca kaj de la nepo de Deulofeu, Juli Gutièrrez Deulofeu. La verkon eldonis Brau Edicions kun homonima titolo al tiu de la originala verko de la omaĝita aŭtoro.

Studento de farmacio kaj kemio en Madrido dum la jaroj 20 –tie Dalí prezentis al li Garcia Lorca– sed li sekvis propran vojon kaj kiel akti va respublika katalunisto en Figueres dum la jaroj 30 –dum la Civila Milito fariĝis eĉ urbestro– kaj ekzilita al Francio ĝis 1947, Deulofeu pasigis la tri lastajn jardekojn de la vivo en sia naskiĝ-urbo kiel diskreta apotekisto obsedita por la verkado de vasta kaj miskomprenata intelektula verko.

Sed kio estas La Matematiko de la historio? Estas cikla teorio simila al tiu de Oswald Spengler (1880-1936) la aŭtoro kiu pli influis Deulofeu, eĉ pli ol lia samtempulo Arnold J. Toynbee (1884-1075). Pri tiuj precedentoj, tio kio estas pli originala en la verko de la homo el Figueres, estas tio ke li ne nur elstarigas historiajn ciklojn, sed pro influo de sia edukado en la biologia kampo, difinas ilin kun matematika precizeco. Laŭ la aŭtoro, ĉiu civilizo daŭras 5.100 jarojn dividitaj en tri periodoj de 1.700 jaroj.

Ekde la jaro 1934.

Deulofeu komencis maturigi sian teorion tre frue. En 1934 en sia unua libro Catalunya i l’Europa futura (Katalunio kaj la estonta Eŭropo), jam menciis sian historian leĝon, kaj de tiam «li anoncis la tujan dekadencon de Anglio, Francio kaj Hispanio, kaj anoncis brilan, ĉar aŭtentan, teorion pri estonta monda konfederacio» skribas la nepo, kiu ankaŭ mencias kiel «en Montpeller, dum la jaro 1939, en la Résidence des Intellectuels Catalans (Restadejo de katalunaj intelektuloj), surprizis sian erudician aŭskultantaron, per la anonco de la estonta dominado de Germanio, koincide kun la falo de la malnovaj eŭropaj imperioj kaj la fino de la Moksva imperio, tio estas: la malsukceso de la komunismo kaj marksista sperto». La tujaj eventoj ne pravigis lin, sed laŭ la nuna perspektivo, li trafis.

En 1976 estis daŭre konvinkita de sia diagnozo kaj eĉ precizigis ĝin: «Francio kaj Anglio jam perdis sian kategorion de grandaj potencoj, sen eblo sin refari. Germanio estas en plena restariĝo kaj sekvos sian supreniran procezon, kies plej grava politika aspekto estos la unuiĝo de la du Germanioj, kio okazos ĉirkaŭ la jaro 2000, kaj samtempe la URSS-imperio dissplitiĝos. Ankaŭ samtempe komenciĝos la granda usona depresio. Japanio troviĝas en paralela proceso al tiu germana, tio estas: daŭre alproksimiĝos ankaŭ al la plena imperia tuteco, dum la vera imperia agresanto estos la ege juna ĉina imperio, kiu ekposedos la teritoriojnde URSS en Azio».

Sufiĉe. Mankas nur la afero de la islamismo kaj jen la nuna politika tutmonda scenejo, klare priskribita.


La fino de Hispanio dum 2029.

Alexandre Deulofeu ankaŭ aplikis sian kuriozan kaj precisan horloĝon de la historio al la realo de la hispana Ŝtato kaj aŭguris la finon de la malnova imperio dum 2029, kaj tiam ĝi fariĝus, laŭ tiu viziulo, en Kunfederacio de sendependaj ŝtatoj. Ĉu tio ne similas iom al la Federacia Konstitucio de ERC, kun inkluda rajto.