A sample text widget

Etiam pulvinar consectetur dolor sed malesuada. Ut convallis euismod dolor nec pretium. Nunc ut tristique massa.

Nam sodales mi vitae dolor ullamcorper et vulputate enim accumsan. Morbi orci magna, tincidunt vitae molestie nec, molestie at mi. Nulla nulla lorem, suscipit in posuere in, interdum non magna.

La metaforo Deulofeu.

El Punt. Vendredo, 11a de novembro 2005. Vidpunkto. Paĝo 25a.

La «metaforo Deulofeu».

Alexandre Deulofeu aplikis matematikajn metodojn kiam kalkulis daŭrojn kaj transirojn rilate la malsamajn stadiojn tra kiuj transiras kiu ajn civilizacio. Konsente kun tiuj kalkuloj, ĉiu civilizacio daŭros proksimume ses jarcentoj kaj duono1.

Ĉe la podio: Xavier Díez, historiisto.

Homenatge a Alexandre Deulofeu, pensador i exalcalde de Figueres. / Manuel Llado.
Omago al Alexandre Deulofeu, pensador kaj ex urbestro de Figueres. / Manuel Lladó.

Antaŭ ne multe la historiisto Enric Pujol kunordigis interesan libron kiu memorigas kaj disvastigas la historiografian penson de Alexandre Deulofeu (1903-1978) el Figueres. Tiu homo el Empordà, kolego kaj kunklubano de Francesc Pujols kaj de Dalí, kun solida scienca edukado, pripensis kompleksan ciklan teorion pri la historio, kiu nun Pujol kun Jordi Casassas, Francesc Roca kaj la nepo Juli Gutièrrez Deulofeu, rekaptas el la forgeso kaj la indiferenco de la akademiaj rondoj. La historiaj ciklaj teorioj ekas de la principo fundamenta kaj samsubstanca en la okcidenta kulturo. Temus pri la akcepto ke la homaj socioj trapasas fazojn ascendan, kulminan kaj dekadencan, kiel iu ajn natura organismo. Malgraŭ tio ke tiu fundamenta ideo estus facile kongrua kun la majoritataj sociaj kredoj, nuntempe ĝi havas neniun akademian rekonon. Eble ankoraŭ sub influo de la hegelismaj kaj marksistaj principoj pri la senlima progreso, aŭ sub tiu senkreditigita ideo de la fino de la Fukujama historio, la grandaj formulantoj de tiuj ĉi teorioj, kiel Oswald Spenglerd aŭ Arnold Toynbee estas studentoj ĉe la fakultatoj de historio pli pro la kuriozaĵoj de la materio ol kiel influaj pensuloj.

La empordana Deulofeu, male, aŭtoro de verkaro komparebla kaj en kvanto kaj kvalito al tiuj de la germano kaj brito, estis tamen forgesita fare de la administrantoj de la akademia ĝusteco kaj ekzilita malproksime de la Olimpo de la agnoskitaj historiistoj. Antaŭ ol sintezi lian kompleksn penson, nepras klarigi ke historiografia teorio, male al la eraro de multaj historiistoj, ne estas teologio, strikta sistemo kiu permesas klarigi tre precize kiun ajn socian fenomenon. Fakte temas pri intelektaj konstruoj kiuj utilos por akiri proprajn kriteriojn kiam necesos interpreti la pasintecon.

Post tiuj klarigoj, la penso de Deulofeu ŝajnas ikonoklasta, ĉefe pro lia obsedo uzi matematikajn metodojn ĉe la kalkulo de la daŭroj kaj transiroj kiam temas pri la malsamaj stadioj kiujn trairas ĉiu civilizacio. Laŭ tiuj ideoj, kie la aŭtoro konsideras sociajn, politikajn kaj ĉefe kulturajn faktorojn, ĉiu civilizacio daŭrus ses jarcentoj kaj duono2, trairante tra diversaj koordinatoj inter egaleco-servuteco, federaciismo-imperiismo, inspiro-manierismo, ĝis repreno de la procezo. Tiujn konceptojn, vere surprizajn, oni povus entute ignori, se tamen kelkaj liaj prognozoj, kontraŭ ĉiu logiko, plenumiĝis. Dum la kvindeka jardeko li aŭguris la renaskiĝon de Germanio (kiu nuntempe suferas nur krizon pro asimilo de la orienta parto, la ribelon de siaj elitoj kontraŭ la rejlanda kapitalismo), la britan dekadencon kaj kolapson de la sovetia imperio.Ankaŭ li antaŭvidis la malkonstruon de la konscienco de la laborista klaso kaj la progresan erozion de iliaj rajtoj, kiel hodiaŭ okazas. Laste kaj kiel ne plenumita profetaĵo, konsideris la jaron 2029 kiel hipotezan katalunan sendependecon el ia dekadenca Hispanio. Tamen preter la enhavo de tiu malgranda, sed grandioza libro, La matematiko de la historio, la aŭtoroj invitas nin analizi ĉion rilate Deulofeu tiel nekonatan kiel fascinan. Genia scienculo –Empordà eble estas regiono en la mondo kun plej granda denseco de tiaj homoj– kvankam periferia. Lia historiografia, aŭtodidakta edukado kaj lia konvinko respublikana, forportis lin, unue al la franca ekzilo, kaj poste al la ekzilo interna, dum enfermita vivo en la periferio de la kultura kaj politika mondo. Malproksime de la povo-rondoj, ellaborante sian ambician teorion en la post-apoteka ĉambro, li konstruis kompletan verkon, kiun li mem eldonis en sia propra eldonejo. Malestimata de la akademianoj, ignorita de la politikistoj, en la momento kiam la kataluna «Vichy» glorigis Vicens Vives, kiu laŭdegis la katalunajn kolaboratorajn elitojn, Deulofeu daŭrigis sen febliĝi, kun siaj tezoj tiel polemikaj kiel originalaj. La intelektulo el Figueres, senkonscie fariĝas la metaforo de la ekzilita nacio, de la rezista spirito de la katakomboj oferita dum la transiro por garantii la transakcion de la povo sen malhelpoj. Ĉar vere se iun lecionon ni devas eltiri estas la fakto ke lando kaj sia kulturo malfacile povas ekzisti sen la ŝirmo de ŝtato kaj siaj institucioj, eĉ ne povas baziĝi en la subtera volontuleco, ekzilita en daŭra komplekso pri apartenado al nacia anomalio, nekapabla sin aŭdigi kaj respekti. Ĉar la plej bonaj ideoj, eĉ geniaj, povas esti forgesitaj, sen la helpo de iu povo kiu garantiu ilin.

1, 2. Noto de la reteja editoro: Tie oni rimarkas eraron, ĉar laŭ Alexandre Deulofeu, ĉiu civiliza ciklo, de entute tri, kiujn povas havi iu ajn kulturo, havas proksimuman daŭron de dek sep jarcentoj, el kiuj la unuaj ses jarcentoj kaj duono apartenas al la alnomita fragmenta etapo kaj la ceteraj dek jarcentoj kaj duono al la etapo de la granda unuiĝo.