A sample text widget

Etiam pulvinar consectetur dolor sed malesuada. Ut convallis euismod dolor nec pretium. Nunc ut tristique massa.

Nam sodales mi vitae dolor ullamcorper et vulputate enim accumsan. Morbi orci magna, tincidunt vitae molestie nec, molestie at mi. Nulla nulla lorem, suscipit in posuere in, interdum non magna.

La matematiko de la historio.

La matematiko de la historio.

Juli Gutiérrez Deulofeu

Avui, 27a decembro 2003.

Speciala suplemento.

Juli Gutierrez Deulofeu.

Pripensite, 25 jaroj post lia morto la persono kaj la verkaro de Alexandre Deulofeu restas bedaŭrinde forgesitaj. Pro manko de spaco, mi ne povas skribi biografian kaj/aŭ bibliografian kompilon, sed bonŝance ankoraŭ eblas trovi en librejoj multajn menciojn pri lia verkaro. Nun, mi volas profiti de la okazo por atentigi pri aspekto kiun oni neniam konsideris kiam oni taksas Deulofeu-an taskon. Temas pri lia escepta kapablo fari soci-politikan analizon. Eble la kaŭzo de ĉi tiu subtaksado ŝuldiĝas al la fakto, ke Deulofeu-aj principoj ne estis sufiĉe ortodoksaj. Nu, se ni rigardas kien ortodokseco kondukas nin, eble jam venis la tempo reakiri la kapablon esti originala. Tre baldaŭ, en 1934, li publikigis sian unuan politiko-historian eseon, sub la titolo Catalunya i l’Europa futura (Katalunio kaj la estonta Eŭropo), kie li montris sian propran apartan vidpunkton pri la geopolitika situacio en la malnova kontinento, samtempe ol atentigis pri la necesa tasko plene veki la nacian katalunan konsciencon. Katalunio projektita laŭ la eŭropa kaj monda plano. Tiam Deulofeu estis juna politika haŭsa valoro, kaj Rovira i Virgili mem ne hezitis skribi la antaŭparolon de ĉi tiu libro.

La brutala frapo de la Interna Milito devigis Deulofeu-on ekziliĝi. Dum tiu malluma epoko nia viro scipovis elturniĝi de sian malbonŝancon kaj, en la mezo de ĥaoso, de la milito, for de sia hejmo, en epoko sen referencoj, post pergajni iun monon kiu certigos lian porvivaĵon, li okupiĝas pri aferoj kiuj, pro ilia ĉiutageco kaj normaleco povus ŝajni frivolaj: li vizitas la publikajn bibliotekojn, legas, pensas, skribas kaj violonadas. Temas pri la intelekta triumfo, kaj foje mi pensas ke oni ankoraŭ ne pardonis ĉi tion al li.

Estis tie en Montpeliero kie la juna profesoro kaj kemiisto redaktis kun matematika precizeco la estonton de la popoloj de Eŭropo. Estis tiam kiam li konvinkis la filozofon Francesc Pujols ke tiam la germanoj ne venkus, ke ilia granda momento ankoraŭ devas atendi. Estis tie kie li anoncis la estontan falon de la malnovaj ŝtatoj ŝprucitaj de la moderneco, ŝtatoj kiel Francio kaj Anglio, estontaj venkintoj en la monda kunflagrado kiu ĵus disvolviĝis. Neniu el ambaŭ [intelektuloj] supervivis la Deulofeu-ajn prognozojn, sammaniere kiel komunismo ne supervivis la malaperon de la sovetia giganto. Kiel Deulofeu diris en la naskiĝurbo de la reĝo Jaume la 1a, komunismo ne estis la problemo, ĝi ne estis la kaŭzo de io ajn, sed nur la sekvo.

Jes, la nova Germanio, revigliĝita el la militaj cindroj, okupas la spacon kiu la malnova imperio lasis en Centra Eŭropo, kaj elpensas iun Eŭropon kiu koincidas detale kun tiu kiun imagis Deulofeu, granda konfederacio de liberaj popoloj, kie Katalunio denove devos starigi sin kiel spirita katalizilo de la estonta Eŭropo.

Kaj tiam, dum la mallumaj tagoj de la ekzilo, li konkludis ke estis en la frataj landoj de Empordà kaj Rosselló kie okazis, post dormaj jarcentoj, la vekiĝo de nova kreiva sopiro kiu kristaliĝus en la tiel nomatan romaniko-gotikan kulturon. Katalunio, markia lando, ne necessis importi la romanikan arton, tute male, kaj tiel ĝin agnoskas nun erudiciuloj kiel Marcel Durliart kaj Pierre Bonassie. Kaj antaŭ cent jaroj naskiĝis Alexandre Deulofeu, patriarko de la romaniko kaj matematikisto de la historio.