Studo pri Deulofeu revivigas la teorion ke «l’Empordà» estas la kultura lulilo de Okcidento.

El Punt. 27a de marto 2005. Kulturo-spektakloj. Paĝo 43.

Studo pri Deulofeu revivigas la teorion ke «l’Empordà» estas la kultura lulilo de Okcidento.

La nepo kaj historiisto, Juli Gutièrrez, analizas lian penson originalan, profetan kaj ankoraŭ malbone konatan.

Eva Vàzquez / Figueres.

Alexandre Deulofeu (Armentera 1903-Figueres 1978) studis farmacion kaj kemion, sed en la klapo de libroj, kiun li mem eldonis aperis kiel historiisto kaj violoncelisto, duobla profilo kiu klarigas lian bildon dividita inter la scienco kaj la fervoro. Lia nepo, Juli Gutièrrez, ĵus eldonis ĉe «Libroj de l’Índex» unu el la malmultaj studoj dediĉita al ĉi tiu singulara kaj profeta saĝulo, Alexandre Deulofeu. La matematiko de la historio, kie li reformulas la teorion de la historiaj cikloj, disvolvitan de tiu erudicia aŭtodidakto kaj liaj mirigaj aŭguroj, surbaze de la grandaj, politikaj eventoj de la nuntempa mondo.

Des de la rebotiga de la farmacia on despatxava, a Figueres, Alexandre Deulofeu, va concebre moltes de les seves teories. / Familia Deulofeu.
Alexandre Deulofeu grandparte konceptis siajn teoriojn en la postbutiko de la apoteko kie li deĵoris. / Familio Deulofeu.

Se la barel-volbo, laŭ opinio de Alexandre Deulofeu, estas la elemento kiu reliefigas la romanikan arkitekturon, la naskiĝon de la okcidenta civilizo, kiel ni ĝin heredis, ne eblis fiksi en la 12a jarcento –kiel ĝis tiam faris la historiistoj– sed ege pli frue inter la 8a kaj 9a jarcentoj kaj ne en Lombardio, ankoraŭ influata de la plata tegmento kaj de la senreliefa kaj senkontura pentrado, sed en Empordà kaj Rusiljono kaj per ĝia plej mirinda ekzemplo: la monaĥejo de «Sant Pere de Rodes». Tiel ekde Katalunio kaj ĉefe de l’Empordà, laŭ la opinio de la eksrespublikana urbestro, disvastiĝis la «nova civiliza proceso de Eŭropo».

Per flamanta entuziasmo ŝajne intenca por ke oni nomu lin la Nostradamus de l’Empordà, Deulofeu kutimis montri siajn malkovrojn al la amikoj kiuj venis al la postbutiko de la apoteko, kiun li regis en Figueres aŭ en la familia kampara domo en Ordis, kie li pasigis la horojn kiam li ne deĵoris en la apoteko, elpensante siajn nekredeblajn teoriojn kaj esplorante surloke la datumojn, kiujn la intuicio sugestis. Sed neniu el liaj esploroj trovis akcepton en la scienca medio tiutempa, timema pri verko kiu kontestis la ĝisnunan historiografion, kiu minacis dinamiti la fundamentojn, sur kiu staris la nesturmeblan akademian konstruaĵon. Okazis ke la esploroj de Deulofeu, kiuj koincidis kun tiuj de Oswald Spengler kaj Arnold J.Toynbee, ege antaŭiris tiujn kiuj en postaj jaroj defendis –sen neniam mencii lin– George Duby, Marcel Durliart, Pierre Riche kaj Pierre Bonassie.

Juli Gutièrrez skribis Alexandre Deulofeu. La matematiko de la historio kun la propra pasio de la nepo kiu admiras la verkon de la avo kaj kun la postulata seriozeco por la analizo de tiu penso kiu malobservas ĉiun ortodoksecon kaj riskas ke oni nomu lin iluminiton. Tiel, rigore kaj konvinke prezentas la grandan malkovron de Deulofeu: ke ĉiuj civilizacioj ekde la sumera epoko observas perfektajn biologiajn procezojn kiuj koncize dirite havas 5.100 jaran daŭron, dividitaj je 3 cikloj, el kiuj la dua estas la plej kreo-riĉa kaj la postaj fazoj estas la demografía fragmentiĝo, la agresa imperialismo, diseriĝo kaj dekadenco. Tiu ĉi matematika leĝo disvolvita de la historiisto el Figueres en 1948, pruvis ke ĝi estis sufiĉe neerariva por riski longa-tempajn aŭgurojn, kiel la reunigon de Germanio, la falon de la sovetia imperio, la imperialisman evoluon usonan aŭ la ekspansion de Ĉinio kaj ĝian tujan kolapson pli frue ol neniu signo antaŭvidis. Nur tiuj taksoj sufiĉus por revizii la tutan verkaron de Deulofeu, nun ne trovebla, eĉ nur por memori ke se la matematiko de la historio konfirmas ke ĉiuj imperioj, kiel la vivaj estaĵoj «enhavas en si mem la ĝermon de la diseriĝo kaj de la katastrofo» ankaŭ permesas prognozi ke «la akcepto de liaj ciklaj leĝoj permesus al la popoloj regi sian ekziston kaj antaŭeniri en paco tutmonda».