A sample text widget

Etiam pulvinar consectetur dolor sed malesuada. Ut convallis euismod dolor nec pretium. Nunc ut tristique massa.

Nam sodales mi vitae dolor ullamcorper et vulputate enim accumsan. Morbi orci magna, tincidunt vitae molestie nec, molestie at mi. Nulla nulla lorem, suscipit in posuere in, interdum non magna.

Deulofeu, la saĝulo kiun oni kaŝis al ni.

El Triangle. Jaro 16. Ne. 745. De la 19a al la 25a de septembro 2005. Paĝo 1.

Deulofeu, la saĝulo kiun oni kaŝis al ni.

Historiisto, filozofo, sciencisto kaj respublikana politikisto, Alexandre Deulofeu lasis teorian verkaron kiu nun retroviĝas.

Camp obert (Malfermita kampo). Paĝoj 36 kaj 37.

Esploro de pluraj historiistoj savas de forgeso la teoriulon de Empordà.

Deulofeu, la reakirita proskribito.

Kemiisto kaj apotekisto, respublikana aktivisto, kreinto de teorio de progreso surbaze de la esploro de historiaj cikloj, honesta viro, Alexandre Deulofeu estas alia ĉenero en la ĉeno de pensuloj kiuj estas savitaj el la forgeso kiun suferis nia historiografio. Dank’ al Enric Pujol, Jordi Casassas, Juli Gutièrrez, Francesc Roca kaj multaj aliaj, hodiaŭ ni scias iom pli pri ĉi tiu unika gravulo.

Alexandre Deulofeu, un personatge fins ara en l'obscuritat, revisitat pels historiadors.

Alexandre Deulofeu, eminentulo ĝis nun en la mallumo, hodiaŭ elvokita de historiistoj.

Pep Martí. Barcelono.

Malmultaj homoj povas elmontri plur-facetecon tiom akaparema, en la diversaj aeroj de scio kiel Alexandre Deulofeu (1903-1978). Sciencisto, filozofo, politikisto kun progresismaj ideoj, historiisto, patro de originalaj teorioj kaj profesoro; libro kunordigita de la historiisto Enric Pujol rekuperas la memoron de lia nomo. Ĉi tiu verko, La matemàtica de la història. La teoria cíclica d’Alexandre Deulofeu (La matematiko de la historio. La cikla teorio de Alexandre Deulofeu) (eldonita de Brau Edicions), rekonstruas perditan paĝon de kataluna historiografio. Sub ĉi tiu titolo estas inkluzivitaj eseoj de Pujol, Jordi Casassas, Francesc Roca kaj Juli Gutièrrez Deulofeu.

Alexandre Deulofeu estis ĉiam zorgo-plena cerbo kiu fuĝis de la fako-limoj. Lia patro estis apotekisto kaj li ekde la 1940aj jaroj estris apotekon. Sed kiel junulo Deulofeu estis profesoro en la etosoj de la loka respublikanismo. -Kvankam li naskiĝis en (vilaĝeto) Armentera, oni povus diri ke Deulofeu estas frukto de liberala urbo kie komerco kaj federalismo ludis kernan rolon.

Respublikano de Empordà.

Li eniris politikon kaj lia nomo estas proksime ligita al institucioj kiuj aperis el la regiona progresismo, kiel Joventut Nacionalista Republicana (Respublikana Naciisma Junularo), Empordà Federal (semajna gazeto kies kontribuanto li estis inter aliaj), kaj ERC (t.e. Esquerra Republicana de Catalunya; la politika partio Respublikana Maldekstro de Katalunio). Reprezente de ĉi tiu partio li estis urba konsilisto en la magistrato de Figueres kaj, dum la interna milito, li estis la urbestro. De tiu epoko li lasis konsilindan libron, Memòries de la revolució, de la guerra i de l’exili (Memorojn de la revolucio, de la milito kaj de la ekzilo, eldonita de Editorial Emporitana, 1974).

La tradicio de la republicanismo de la urbo Figueres estas tre riĉa, kaj plia esprimo de esenca tendenco, ligita al la urba kresko kaj al tre bone difinita sento de fiero (vidu ligon). La politikiston kaj komercisto Puig Pujades (1883-1943), ekzemplo de la loka, progresema burĝaro, estas eble la plej reprezenta nomo de la generacio de junaj idealistoj kiuj difinas la historion de la urbo de regioneto Empordà ekde la komenco de la jarcento.

Kiam eksplodis la Enlanda milito, Deulofeu estis la provizora urbestro de Figueres -la regula urbestro, Marià Pujolà, estis for-, kaj li devis alfronti la militistajn ribelulojn kiuj havis garnizonon en la kastelo de Sankta Ferran. Li ankaŭ kontraŭstaris la agon de la senbridaj grupoj. Iom poste li denove prenis sur sin la urbestran oficon.

La ekzilon li suferis, kiel aliaj respublikanoj, en Francio kaj ne povis reveni en sian landon ĝis 1947.

Marĝenigo.

Deulofeu estis malbonŝanca kun la superregaj universitataj tendencoj. Lia aliĝo al historiografiaj tendencoj, kiuj defendis la tezon –sufiĉe dubinda– pri tio ke la homa historio ripetiĝas matematike regule, kostis al li la kontraŭstaron, se ne la malestimon, de multaj sektoroj. Aldona valoro en la verko eldonita de Brau Edicions estas ke ĝi evitis fali en la senkritikan omaĝon. Ĝi ne pretendas aserti ke la priciklaj teorioj de la pensulo de Empordà estas tegitaj de la vero, sed montri ilian valoron kiel analiza kaj esplora ilo.

Juli Gutièrrez Deulofeu estas nepo de la filozofo kaj la homo kiu laboris pli intense por rekuperi la figuron de la avo. Li jam ĝin faris en la libro Alexandre Deulofeu, la matemàtica de la història (Alexandre Deulofeu, la matematiko de la historio), (eldonita de Llibres de l’índex, 2004). Li klarigas en la revuo El Triangle kelkajn ŝlosilojn por kompreni lian penson. Li koincidas kun Enric Pujol konsidere en tio, ke spite esti defendanto de la ciklaj teorioj de la progreso, li ne povas esti enŝovita en la saman aron ol Spengler kaj Toynbee, tre marke reakciaj pensuloj. Laŭ Gutiérrez «Deulofeu en kundividis la pesimismon de Spengler (vidu ligon) sur la homara progreso: li estis optimismulo kaj diris ke ne estis kolizio de civilizacioj sed sinsekvo de ili».

La nepo de la historiisto klarigas: «Li asertis ke la civilizacioj kutimis daŭri 5,100 jaroj, en tri fazoj de proksimume 1.500 – 1.700 jarojn. En iu unua ciklo la emerĝa civilizacio kopiis multajn aferojn de la antaŭa. Tio estis kio okazis en Grekio, kiu estis tre influita de la antaŭa, Egiptio. Poste, iu dua ciklo estis tiu de establiĝo, kiel okazis en klasika Grekio kun Aristotelo, Platono kaj la Partenono. Pli malfrue venus iu tria etapo de renaskiĝo».

Nun ni estus, laŭ la kalkuloj de Deulofeu, en plena dua fazo de la okcidenta kulturo, kiu komencis ĉirkaŭ la jaro 1000, kaj kiu daŭrus ĝis la jaro 2500 aŭ 2700. Ĉi tiu etapo inkludis la mezepokon, kiu li juĝis ne tute negativan, la formado de la modernaj ŝtatoj kaj la vigleco de la germana imperio.

Oni devas diri ke en la «prognozoj» de Deulofeu estas surprizaj faktoj kiuj montras, se ne la certecon de liaj teorioj, almenaŭ la sagacon de iuj el liaj analizoj. Li deklaris ke Germanio fariĝus la plej forta potenco de Eŭropo kaj ke ĝi superus la malvenkon de la Dua Mondmilito. Li «prognozis» la falon de la sovetia imperio, reĝimo kiun li konsideris taùgan nur por sklavaj popoloj. Lia koncepto pri komunismo, kiel alternativo por popoloj ankoraŭ malmulte konsciaj pri sia libereco, konvertis Deulofeu-on en malamita homo de iu sektoro de marksisma historiografio.

Juli Gutièrrez asertas: «La avo estis proskribito kiu estis viktimo pri ferocaj kritikoj kaj eĉ pri mokado, sed li ĉiam metis eksterluden ĉiujn, kiuj alproksimiĝis al li atendante trovi «simplan vilaĝan apotekiston». Efektive li estis saĝulo kiu povis traduki la verkojn de la klasikuloj, kaj kiu havis tre profundan filozofiajn kaj sciencajn sciojn».

Kiel ilustra fakto pri la frakaso far Franco-a reĝimo, kaj samtempe pri la forgeso al Deulofeu far la universitato, ni devas mencii ke estis argentina filozofo kaj militisto, Abelardo Gabancho -liberalulo kiu havis problemojn kun la diktatoraj reĝimoj en sia lando-, leginto de la verko de Deulofeu, kiu vizitis lin en Figueres nelonge antaŭ lia morto. Malsana pri osto kancero, li ankoraŭ havis la energion flugi en Argentinon, kie Gabancho enkondukis lin la intelektajn cirklojn.


Empordà, la regiono kiu scipovis montri sin kiel centro de moderneco.

Iel ekzistas mito pri la moderna, avangarda, rompema Empordà, kiu vigliĝas je la komenco de la 20a jarcento. En tio, intervenas diversaj faktoroj, kiujn tre bone klarigis profesoro Jordi Casassas de la Universitato de Barcelono, fakulo pri la kultura historio de Katalunio. Inter ĉi tiuj faktoroj estas la arkeologiaj elfosaĵoj ĉe Empúries, instigitaj de Puig i Cadafalch; la aserto de Deulofeu mem pri tio ke Empordà kaj Rosselló estis la originala kerno de la romaniko; la eĝo esti ĝia ĉefurbo, Figueres, landlima urbo, kaj la ŝanĝoj en ĝia sociologio, kun grava enmigrado kiu faras ĝin dinamikan urbon.

La kazo de Figueres estas evidenta: centro de profunda urboplanada reformo kiu refondas la urbon, kaj kerno de respublikana movado, kun federalismaj radikoj, kiu scipovas kunigi patriotajn sentojn kaj sociajn politikojn. La urboplanadaj ŝanĝoj povus esti simboligitaj per la inaŭguro de la Rambla (aleo), kun monumento al viro kiu ankaŭ estas simbolo de moderneco, Narcís Monturiol, inventinto kaj utopia socialisto. Estas Casassas kiu parolas, ĉarme, pri la federalavantguardisme (federala avangardismo) ĉe Figueres. La listo de nomoj kiuj ŝprucas de ĉi tiu mondo estus tre longa: Fagues de Climent, Salvador Dalí, Carles Pi i Sunyer, la romanistino Maria àngels Vayreda, Joaquim Xirau, Víctor Català…


Teorioj. Influoj sur Deulofeu.

‘Ciklaj’ dekstre kaj maldekstre.

Estis multaj teoriuloj kiuj spekulis sur eblajn matematikajn leĝojn kiuj klarigus la homan progreson. Sed ne ĉiuj povas esti metitaj en la saman sakon. Friedrich Nietzsche parolis pri eterna reveno por montri la pason de la eventoj, ciklo kiu daŭre turniĝis. La ankaŭ germana, Oswald Spengler (1830-1936), ankaŭ ellaboris teorion kun simila vidpunkto.

Laŭ la historiisto Enric Pujol, «eulofeu estas teoriulo de la historiaj cikloj influita de la verko de Oswald Spengler, sed mi pensas ke estas multaj diferencoj inter ili». La aŭtoro de La dekadenco de okcidento ne kaŝis grandan pesimismon, tiel kiel reakcian volon favora al elitoj, kiuj devus esti la naturaj posedantoj de la povo en la socio. Spengler parolis pri ok grandaj civilizacioj: la egipta, la babylonia, la greko-roma, la hinda, la ĉina, la meksikia, la araba kaj la okcidenta, kaj laŭ li ĉiuj sekvis ian biologian procezon kiu kondukis ilin al morto. Pujol pensas ke Deulofeu estis, en certa maniero, morale ŝulda al kaj disĉiplo de Spengler, sed tute malproksima rilate al lia ideologio. Dum la germano estis militema, Deulofeu estis pacisma kaj akceptis la nocion de progreso. La kono de la historiaj leĝoj, laŭ li, devis esti uzita por ŝanĝi la historion.


El llibre coordinat per Enric Pujol (Brau Edicions).

La libro kunordigita de Enric Pujol (Brau Edicions).

Nietzsche ja va parlar d'un 'etern retorn'.

Nietzsche jam parolis pri «eterna reveno».

Alexandre Deulofeu, a punt de tallar malesa, al seu mas d'Ordis.

Alexandre Deulofeu, preta tranĉi trud-herbojn en lia bieno ĉe Ordis.

Enric Pujol. Historiisto.

Estis ofendo kontraŭ Deulofeu kaj nun ni devas rekuperi lin.

Historiisto Enric Pujol klarigas ke la libro publikigita «volas resti marĝene de la hagiografio kaj de la kreviĝo: ni reakiris la personon kaj la verkaron de Alexandre Deulofeu laŭ justa maniero, kaj tiel, ni jam lin lokis en la gravan lokon kiun li meritas». Laŭ Pujol, «est-is historia ofendo kontraŭ Deulofeu kaj nun ni devas rekuperi lin. La ofendo venis de la universitata mondo, ankaŭ de la diskuto pri la ciklaj teorioj de la historio, kiujn li proponis, sed ankaŭ de la manko ĝis lastatempe en nia lando de historio de historiografio. Laŭmezure kiel ni antaŭeniras en la kono de nia propra historiografia tradicio, ni rekuperos elstarajn aŭtorojn kaj pensulojn kiel li».


Figueres.

En Figueres estis kie ŝprucis ĉe la turno de la jarcento tuta generacio de intelektuloj, sekve de la urba kresko kaj dinamika socio.

Heterodoksa Tramontano.

Federalisma Empordà naskis homojn, sen kiuj la kataluna kulturo ne estus la sama: Narcís Monturiol, Víctor Català, Carles Pi i Sunyer, Puig Pujades, Maria àngels Vayreda, la fratoj Xirau,…

La ortodoksuloj de ĉiuj anguloj neniam pardonis al Deulofeu liajn imagajn kaj heterodoksajn teoriojn. La tempo, tamen, remetis en ilian lokon la falsajn saĝulojn de la hipotezaj finoj de la rakonto.