Ĉapitroj 39, 40 kaj 41 de la libro «La eŭropaj kulturoj» (volumo tria de la «Matematiko de la Historio») dediĉita al la irlanda kulturo

Ĉapitroj 39, 40 kaj 41 de la libro «La eŭropaj kulturoj» (volumo tria de la «Matematiko de la Historio») dediĉita al la irlanda kulturo. Paĝoj de 216 ĝis 223. Alexandre Deulofeu.

Indekso:

Ĉapitro 39. La krea ondo en Irlando.

Ĉar dum la trastudo de la politika-socia procezo de la eŭropaj popoloj ni ne trastudis Irlandon ĉar ĝi troviĝis ekster la vojo de la krea ondo, kiel konstateble en la mapo fine de la 2a volumo (La grandaj eraroj de la Historio), ni kredis oportune antaŭ ekstudi la irlandan krean procezon, prezenti rapidan bildon de ĝia politika-socia procezo kaj fiksi la limojn inter kiuj troviĝas la epoko de granda demografia dispartigo, laŭ nia kalkulo inter la jaroj 150 kaj 800 pK.

Nura rigardo al la ciferoj montras ke la evolua prokrasto de Irlando rilate Anglujon estas konsiderinda, ĉar la krea ondo alvenas al ĝi samtempe kiel al la skandinavaj popoloj. Tiu prokrasto klarigas kial la novaĵoj kaj konoj de la irlanda kulturo estas pli multaj ol la angla kulturo de tiu unua ondo, ĉar ili troviĝas pli proksime al ni laŭ la tempo.

Same kiel en la aliaj popoloj, la unuaj jarcentoj de la ciklo kaj la tri antaŭaj estas la plej malklaraj; la klarigon ni trovis en la fakto ke la loĝantaroj troviĝas sub sklaviga reĝimo, submetitaj al la regado de imperia degenerita nobelaro, kaj tial en epoko de kultura senaktiveco, kaj pro tio ne restis skribaj dokumentoj kaj malofte spuroj de monumentoj. Same kiel la aliaj popoloj, la unuaj kvar jarcentoj de granda demografia dispartigo, estas tiuj kiuj rilatas al la fazo de la feŭda aristokratio, tio estas, la imperia aristokratio kiu liberiĝis de la hegemonia nukleo pro la dissplito de la imperio kaj la aŭtoktona loĝantaro sub servuta reĝimo. Dum tiuj unuaj kvar jarcentoj la servuta loĝantaro progresas ĝis liberiĝi kaj fariĝi mezklaso; paralele al tio okazas la granda komerca, industria kaj arta procezo kiun karakterizas tiu ĉi fazo. Jes, Irlando je la komenco de la ciklo, estas dividita en amaso da malgrandaj feŭdaj regnoj alnomitaj tuath, ĉiu gvidata de unu estro ri kaj la unuiĝo de diversaj tuath fariĝis supera unuiĝo, kun la nomo «clan», sub la gvido de estro pli kvalita; la klanoj formis la cenel (aŭ tribo)… tio estas, ni trovas la «genos», la «fàtria» la «tribu»… de la mediteraneaj popoloj en la sama epoko. Je la komenco de tiu ĉi evoluo ekzistas nur la sinjoroj, la servutuloj kaj la sklavoj; iom post iom formiĝas la gradacio kiun ni trovis en Grekio kaj en aliaj popoloj, tio estas, parto de la servutuloj liberiĝas kaj formas la klason de liberaj homoj, dediĉitaj al laboroj diversaj kiel paŝtistoj, tag-laboristoj… Parto da ili riĉiĝas kaj fariĝas propietuloj; restas tamen parto de la malnova imperia nobelaro, kiu daŭre perdas kaj havaĵon kaj socian kategorion. Krom tiu, estas ankoraŭ la pastra klaso de la druidoj. Ekmanifestiĝas la poezio kaj ĝiaj recitantoj, la bardoj. Ili kultivis kaj la poezion kaj la muzikon kaj regis la ogham-skribadon. La politik-socia procezo gvidas ilin al kultura evoluo atingante altan civilizacian nivelon kaj la kreon de propra stilo kiu manifestiĝas tiel en arkitekturo kiel en pentrarto, skulparto kaj literaturo. Ni traktos nur la literaturon kaj la skulparton, kiuj permesos precizigi, ne nur la evoluan procezon, sed ankaŭ la momenton de maksimuma splendo, koincidanta kun la fino de la epoko de granda demografia disdivido, kaj daŭrigi jam sub la dana imperio, ene de la federala fazo, la flor-riĉa fazo, ĝis kiam la krea povo estingiĝis ĉe la komenco de la absolutisma fazo.

La burĝona momento okazis fine de la 8a jarcento. Ekde la 6a kaj 7a jarcentoj, kiam en ĉiuj kulturoj regas la aristokrata reĝimo de la riĉeco kaj demokratio, la kulturo atingas tre altan nivelon. La komercan ekspansion akompanas kultura ekspansio, kiu kvazaŭ ondo Mediteranea antaŭeniras nun de okcidento al oriento kiel montras la irlandaj monaĥoj per disvastigo de la kulturo ĉefe al Skotlando kaj Skandinavaj Landoj. La monaĥo Columbà en 563 ekloĝas en la insulo de Huy aŭ Iona, apartenanta al la skota regno de Dalriada kaj fondas tie konventon kiu tre baldaŭ fariĝis granda centro de misiista aktiveco. Ni konstatos ke la skandinava kulturo baziĝas sur la irlanda kultura bazo, same kiel la greka kulturo sur la egipta aŭ la ibera kulturo sur la greka, tio estas, ĉiu kulturo baziĝas sur la kulturo kiu antaŭas ĝin. Tiu ĉi norda kreativa ondo estas la disduiĝo de la ondo kiu trapasas de Okcidento al Oriento la Eŭropan Centron kaj influas speciale la nordajn regionojn el Ĝermanio; tiel en la 7a jarcento elstaraj misiistoj fondis Luxenil kaj Bobbio eĉ en Svislando la sanktulo Gall fondis la faman monaĥejon de Sankta Gall kun preĝejo de plata tegmento tute male al nia romanika arto.

Post la jaroj 800 komenciĝas la krea dekadenco kaj venas la flor-riĉa fazo, kio koincidas kun la transiro de la liberaj urboj el Irlando sub la hegemonion de la dana imperio kaj tiel la eniro en la nova imperia epoko kun la unua federala fazo de 800 ĝis 1000, sekvata de la absolutisma fazo kaj per tio la totala perdo de la irlanda karaktero kaj sekve de la komerca kaj industria dekadenco (Vidas grafikon fino de la libro). Ja, ekde la jaro 795 la nova dana imperio komencas siajn sturmojn en Irlando, detruante la landon kaj en la 9a jarcento la vikingaj ŝipoj eniras laŭ la enfluejo de la riveroj internen kaj invadas ĝin kaj sin instalas en Waterford kaj Limerik. En la jaro 852, Anlaf fondas alian danan regnon en Dublino kaj iom poste la regnon de Northumberland. Tiel, Irlando restas sub la dana hegemonio kun federala organizo, kiu malgrandiĝas ĝis proksimume 1148 kiam komenciĝas la konata fazo de anarkio kaj civila milito kiu daŭros 150 jarojn kaj kompletigos la submeton de la irlanda popolo sub absolutisma reĝimo kaj la totala perdo de ĝia karaktero. De post tiu momento estingiĝas la irlanda krea forto kaj eniras en ĝi la najbaraj kulturoj, ĉefe la romanika-gotika kiel ni vidos tuj sekve. Ni komencu per la literaturo.

Ĉapitro 40. La irlanda literaturo.

La irlanda literaturo, same kiel tiuj de aliaj kulturoj, en la komenco ne uzas la skribadon, sed ĝia diskonigado okazas nur parole. Komence temas nur pri religiaj himnoj kaj la unuaj konataj tekstoj estas de la 5a jarcento, tio estas, je la kvara jarcento de la ciklo, kiam okazas la transiro de la pastra aristokrataro al la aristokrataro de la riĉeco. La plej gravaj estas la fama himno de Sankta Patricio de la 5a jarcento. De la 7a jarcento estas la himno de Ultan aŭ Sankta Brígida kaj en la 9a jarcento, tio estas, en la momento de la kulmino kaj fino de la epoko de demografia disdivido, ni rimarkigos la Preĝon de Ninino, la himnon Seu de Colman, la himnon de Sanció, la libron de la mirakloj de Sankta Brígida. Kiel kutime sekvas la epopea poezio, de eksterordinara superabundo. Poste venas la lirika poezio kun la trubadoroj aŭ «fili». Estas konata granda nombro da verkoj, kelkaj rakontaj kiel la «scel», kaj la aliaj simple poeziaj kiel la «anomaris». Oni priskribis diversajn ciklojn en la irlanda romancaro. En la jarcentoj 9a, 10a kaj 11a, tio estas, ene de la federala fazo, kompreneble elstaras la enciklopedia modelo, tio estas, la didaktika kaj erudicia. Flenegan verkis la kronikojn de la irlandaj reĝoj; Cormacau verkis geografian priskribon de la lando… tradukojn de la klasikaj aŭtoroj… filologian (10a jarcento), juran kaj medicinan literaturon. Tio estas, la sama procezo de la greka klasika, sumera, hinda aŭ romanika literaturo.

La irlanda literaturo ne malaperas sub la aŭtoritato de la invadintoj, sed perdas sian originalecon kaj estas influita de la kultura ondo romanika-gotika kiu antaŭeniras tra la sama vojo de la unua, tio estas, nia okcidenta kulturo.

Ĉapitro 41. La irlanda skulparto.

François Henry, en La sculpture Irlandaise diras: «La studo de tiu ĉi skulparto portas nin al periodo antaŭa al la enkonduko de la kristanismo en Irlando. La aspekto pli ŝoka de la kristana irlanda arto estas la fakto ke ĝi estas la daŭriganto de la pagana arto kiu antaŭas ĝin. Ekde la unuaj jarcentoj de nia erao ĝis la 12a jarcento ĝi evoluas glate. Tiu longa kaj homogena evoluo subite interrompiĝis. La rapida sukceso de la cisterciaj monaĥejoj disvastigis ne nur novan arkitekturon kaj la modelojn de eksterlanda dekorado, sed ankaŭ konkretan manieron interpreti la skulparton. La fondo de Mellifont en 1142 signis totalan ŝanĝon en la irlanda arto. Sed antaŭ tiu dato tre ekzakta imitado de la arto anglo-normanda kaj kontinenta komencis modifi la originalecon de la irlanda skulparto.

La konstruaĵo de Cormac en 1134 atestas tion. Kiam la anglo-normandoj elŝipiĝis en Irlando je 1169, la sendependenco de la irlanda arto estis ege endanĝerigita kaj la konstruistoj de la normandoj kompletigis ĝian malaperon. Ni komparu ĉi tiun antaŭan paragrafon kun tio dirite pri la krea irlanda epoko. Estas dirite ke ekde la unuaj jarcentoj de la kristana erao ĝis fino de la 12a jarcento ĝi evoluas sen malfacilaĵoj. Tutcerte, tiu tempospaco iras de la jaro 150 ĝis 1150 pK. En la grafikaĵo konstateblas ke dum tiuj jarcentoj estis la epoko de granda demografia disrompo (150-800); la federala fazo (800-1000), la absolutisma fazo (1000-1200) kaj tiam finiĝas la irlanda skulparto. La proceso efektiviĝas oni diras sen malfacilaĵoj kaj fakte kiel ni vidis, en ĉiuj kulturoj la transiro de la dispartiga fazo al la federala fazo efektiviĝas nepercepteble, kiam la arto eniras en la floran fazon kaj kiam ĝi finiĝas oni tendencas al la imitado aŭ al kopio de la produktado de la najbaraj kulturoj kaj vere kiel diras François Henry, en tiu dato “la rapida sukceso de la cisterciaj monaĥejoj disvastigas tra Irlando, ne nur novan arkitekturon kaj la modelojn de eksterlanda dekorado, sed ankaŭ propran manieron vidi la skulparton» Tio estas, eniras en Irlandon la tendencon romanikan-gotikan.

François Henry diras ke la aspekto plej impresiga de la irlanda kristana arto, estas la fakto ke ĝi estas la daŭrigo de la pagana arto kiu antaŭas ĝin, sed tio ne devas mirigi nin, ĉar tiu estas la ĝenerala kutimo de la kreaj epokoj, kiam la spiritaj ŝanĝoj ne modifas aŭ eĉ plibonigas la krean procezon kaj tiel en Grekio, la fakto ke la paganan religion anstataŭis la novaj orfeaj doktrinoj ankaŭ ne modifas la procezon de la greka skulparto. Espereble eblos al ni precizigi la kronologion de la skulparta procezo.

El la tri unuaj jarcentoj de la ciklo ni havas la daton de neniu skulptaĵo. Tio ankaŭ ne devas surprizi nin, ĉar kiel dirite estas la jarcentoj sen precizaj datoj en ĉiuj kulturoj, eĉ ne la klasika greka kulturo. La unua skulptaĵo en Irlando pri kiu ni povas konjekturi la daton, estas la steleo de Fahan en Donegal. La Fahan-skulptaĵoj estas signoplenaj. La du malgrandaj uloj kiuj enkadrigas la grandan krucon kun interplektaĵoj, havas ilin sur la vestaĵoj kaj ĉirkaŭ iliaj kapoj. Klare distingiĝas kelkaj literoj de la irlanda alfabeto, sed M. Macalister, diras François Henry, ne sukcesis restarigi la frazon aŭ trovi koheran frazon. Flanke de la steleo, male, post purigo de la ŝtono li rekonis kun surprizo grekajn karakterojn kaj deĉifris la formulon de Gloro kaj Honoro al la Patro, al la Filo kaj al la Sankta Spirito. Tiu ĉi formo estis preskribita de la Toledo-Koncilio en la jaro 633. Tiu fakto kaj la uzo de la greka lingvo, ŝajnas indiki la lastan duonon de la 7a jarcento kiel la daton pli probablan de la steleo de Fahan.

Progreson en la evoluo de la stilo ĉe la kulmina fazo montras la Bealin-kruco. Ĝi havas skulptitan surskribon en la reliefo de la kruca fusto memore de Tuatgall. La analoj de Ulstero mencias la morton de Tuatgall, episkopo de Colnmancnoise en la jaro 810. Laŭ la formo de la surskribo oni deduktas ke ĝin oni faris kiam Tuatgall ankoraŭ vivis. Ĝian realigon oni atribuas proksime de la jaro 800.

En Monasterboies estas du krucoj kaj unu el ili havas profunde gravuritan surskribon ĉe la bazo de la fusto. Ĉiuj arkeologoj kiuj ĝin studis, opinias ke estis la episkopo Muiredach, forpasinta la 924 kiu konstruigis ĝin. Ŝajne temis pri ege grava homo.

Jen tri krucoj apartenantaj al la jaroj 650, 800 kaj 900 p. K proksimume, tio estas ĉe la komenco de la demokratia fazo, ĉe la naskiĝo de la irlanda arto kaj ĉe la fazo de dekadenco aŭ florado. Sufiĉas kompari ĉi tiujn krucojn por kompreni ke temas pri du progresaj fazoj de la stila evoluo kaj la lasta kun ĉiuj ecoj de la florada fazo; tio estas, atinginte la perfektecon de la skulparto, ĝi elstaras pro troa dekorado kaj ornamaĵoj. Inter ili oni trovis grandan kvanton kiuj kompletigas ĉi tiun evoluon kaj permesas al ni starigi la evoluan procezon de la irlanda arto ĝis ĝia dekadenco. Ĝin oni konfirmas la krucoj de Iniscealtra de la 11a jarcento (1094) kaj la du krucoj de Tuam, skulptitaj inter 1126 kaj 1156, post kiuj malaperas kiu ajn spuro de la irlanda skulparto.

Irlanda Grafiko.

Gràfic d'Irlanda.